Vi lernu, amiko mia,
la lingvon de la estonto!
Kun lingvo internacia
pli bona estos la mondo!
Aŭskultu ĉi tiun kanton!
Amiko, aŭskultu min!
Se vi lernos Esperanton,
la mondo komprenos vin!
—
Fonto: KD Rapida Vojo al Legado kaj Kanto.
Teksto: Sylla Chaves. Kantistino: Franca Fenati.
MP3-Dosiero: 924 kB