Jam Temp' está por Verdera' Jam temp' está por verdera': ekologio, diplomatio kaj harmonio! Sonĝo de Zamenhof: Mondo sen katastrof' Lin naskis la espero, ke tra la tuta tero sin montru idealo de lingvo kaj moralo. Junulo li jam revas, ke por la paco devas alveni al la homo neŭtrala idiomo! Refreno Sen ia egoismo per la homaranismo, li vokas al unio sen diskriminacio. Kaj nun per nova kanto la lingvo Esperanto per varmaj vortoj sonas kaj estontecon donas! Refreno
—
Fonto: KD Simbiozo
Muziko: Flávio Fonseca. Teksto: Geraldo Mattos.
Kavako: Evandro Barcelos. Ĥoro: Cristina Pancieri.
MP3-Dosiero: 2653 KBajtoj