Feliĉo Mia feliĉo jam foriris Karulino, Ĉiam mi je vi sopiris Pro tio estas ke mi ja Al ĉiuj diris Ke malvero ne progresas En kampar'. Mia dometo Staras en la mondofino Kie loĝas gaŭĉino Kiun mi amas kun fervor' Kaj nia penso Kiu ŝajnas ne valori Kial igas tion memori Por eterne al mia kor'?
—
Fonto: Gaŭĉa Esperanto-Asocio.
Vokalkanto: Nelson A. Pacheco (Kiko) kaj Adriana Pacheco.
Aranĝoj: Adriano Sperandir.
Esperantigis: Ivo Sanguinetti.
MP3-Dosiero: 3516 KBajtoj