Apelo


Ho! mia am' ne iru foren
Eĉ la vivo vivas plore
En simil' al ĉi kanzon'
Kaj la doloro nur forpasos
Vian koron ĝi nur lasos
Per forgeso en pardon'

Ho! min pardonu el tuta koro
Malgraŭ resto de l' doloro
Kiun kaŭzis mi al vi
La am-memorojn ne detruu
Ili estas vi do ĝuu
Ĉar jam tro suferis mi

Ho! se l' amata aŭdus iam
La tristecon kiun ĉiam
En am-preĝoj sentas mi
Se povus vi en ĉi momento
Vidi kiel ĉion pento
Lasis trista tie ĉi

Ho! se vi vidus kiel triste
Diras la memor' insiste
Vi ne adiaŭis min
Se vi min aŭdus kaj komprenus
Vi en fin' min ĉirkaŭprenus
Kun forploro el l' anim'

Komponistoj: Baden Powell kaj Vinícius de Moraes.
Esperantigis: Jair Salles.