Libro: La Magia Ĉevaleto Aŭtorino: Elma do Nascimento Eldonisto: Kultura Kooperativo de Esperantistoj Prezo: R$ 5,00
Ĉu vi scias, ke antaŭ kelkaj jaroj KKE eldonis ĉarman infanlibron en Esperanto?
Temas pri la infanrakonto “La Magia Ĉevaleto”, kies aŭtorino estas Elma do Nascimento, la Elmino de la brazilaj diskuto-listoj (EKI, VEKI kaj Esperanto-Br).
La libro rakontas en taŭga lingvaĵo por infanoj la historion de Karleto kaj iu magia ĉevaleto.
La libro estas ankaŭ ĉarme ilustrita per belaj desegnaĵoj.
—
Aloísio Sartorato