Malantaŭ Ĉielarko

Ia febro de amo prenis min
malantaŭ ĉielarko, kiam ŝin
mi vidis. Iom pluvis, kaj la suno
montris al mi la vojon... Mia nuno,
pasinto kaj estonto kunfandiĝis...
Malantaŭ ĉielarko renaskiĝis
tuta korpo, la koro kaj l' animo.
Malantaŭ ĉielarko ĉiu rimo
naskas poemojn, kiujn ŝi adoras
kaj tiel nia amo daŭre floras
eĉ kiam ĉielarko malaperas.
Ĉielarko okazas, efemeras.
La febro pasas (same kiel ĉio),
ne la amo: ĝi estas poezio!

Jorge das Neves.
poetakarioka (arroba) hotmail.com