Paŝtistin' de nuboj, mi estis dungita de tiel senŝirma kaj vasta bieno, ke en ĝi ne estas komenco nek fino, kaj mankas vespero, kaj mankas mateno. (Paŝtistoj de l' tero, vi trovas en suno certecon pri tempo, pri voj', pozici', Vi konas fruecon kaj konas malfruon. Ne mi.) Paŝtistin' de nuboj, mi iun klarigon pri l' ŝanĝanta grego atendadas vane. Tra l' eben' aera mi perdite iras, eble kondukante, eble akompane. (Paŝtistoj de l' tero, vin certe ne devas pri miaj problemoj atingi konsci'. Vi kredas je firmo, je limoj vi kredas. Ne mi.) Paŝtistin' de nuboj, mian tutan gregon, per divers' iriza, lumradi' koloras, kaj de ĉiuj flankoj disblovas la vento la lanon de l' ŝafoj, kiuj dise foras. (Paŝtistoj de l' tero, kun trafaj okuloj. estas tre trankvila via profesi'! Povas vi atingi ombro en forfuĝo... Ne mi.) Paŝtistin' de nuboj, mi ne povas dormi em kampar' sinmova sen nokto aŭ tago. La ŝpruco de steloj kaj lunoj ensorĉas miajn ŝafojn misajn en perdita vago. (Paŝtistoj de l' tero, sub dolĉa ŝirmilo de freŝa verdaĵo, vi scias en ĝi malkovri la neston de dorma trankvilo. Ne mi.)
—
Aŭtorino: Cecília Meireles.
Esperantigo: Sylla Chaves. 1968.
Honora mencio, kiel Esperanta tradukita poezio,
en la Belarta Konkurso de Madrido, en aŭgusto 1968.