- Karleto! Venu ĉi tien por vidi ion! - ekkriis Georgo el la fono de la korto, kun surpriza voĉo.
- Atendu, iomete, “Go”! Mi levas mian kajton en la aero... Nun la vento estas bona! - respondis la knabo kun grandaj kaj nigraj okuloj, same kiel liaj glataj haroj disĵetitaj sur la ŝultroj.
- Venu, rapide! Venu tuj! Kontraŭe, vi ne vidos ion mirindan! Ĝi aperis apud la monteto!
- Diru al mi, ĉu ĝi estas la ĉevalo “Jumbo” de la “migranta kolonelo”?
(La kolonelo estas najbaro, kiu loĝas en la bieneto flanke de la hejmo de Karleto. Li ĉiam rajdas je malrapida troto).
- Ne! estas alia afero! Vi sonĝas ĉiam pri tio! Aŭ ĉu vi jam forgesis ĝin?
- Ho! Ne povas esti! Tio estas feliĉego! Vivu! Vivu! Jen la ĉevaleto! Tiom mi ne povas kredi!
Karleto tuj kuregis ĝis la supro de la monto por vidi la tiel revatan ĉevaleton, kiun li vidis en sonĝoj - kaj rakontis tion al sia najbara amiko Georgo. Tiu ne sukcesis akompani lin sampaŝe...
- Atendu! Atendu min, Karleto! Mi iros kun vi!
Sed la revanta knabo jam atingis la supron de la monteto, kie la bela ĉevaleto saltetas sur la greso kaj iras tien kaj reen, forĵetante, el siaj hufoj, multkolorajn fajrerojn!
- Belege! Belege! - ekkriis la knabo. Kaj la ĉevaleto brilegis en rozkoloraj, blankaj, bluaj kaj flavaj lumradioj: ĝi ŝajnis alveni el la centro de iu ĉielarko...
Karleto estis surprizita, sed feliĉa.
Georgo finfine alvenis, lacega - kaj ne kredis je la vidaĵo!
- Ho! Dia mirindaĵo! Karleto! Se mi rakontos tion al mia patrino, ŝi ne kredos! Karleto!... Ĉu ĝi estas vero mem? Aŭ mi nur sonĝas?
- Jes! Ĝi estas vero! Ni estas ĉi tie, ĉu ne? Kaj ne estas niaj litoj por dormi kaj sonĝi! Tio estas la suno, kiu brilas sur niaj kapoj...
- Vidu! La ĉevaleto rigardas nin kaj ridetas...
- Mi timas, Karleto! Neniam mi vidis ĉevaleton rideti...
- Sed ĝi havas dentojn, ĉu ne?
- Jes... Sed mi volas malsupreniri! Ni iru hejmen! Niaj patrinoj estos zorgumaj, ĉar estas la horo de la tagmanĝo! Kaj ni ankoraŭ ne banis nin! Ni ankaŭ devas iri al la lernejo. - Ĉu vi memoras, ke hodiaŭ estos festo tie?
- Sed iru vi, “Go”! Mi volas resti ĉi tie, rigardante nian ĉevaleton, ĉar ĝi povas malaperi! Ne rakontu al la aliuloj pri tiu, ĉu bone? Kaj... tio estas nia sekreto! Ĉu vi ne ŝatas havi sekretojn?
- Jes... sed mi ne scias, de kiu loko venis tiu ĉevaleto!
- Ĝi estas tiel malsimila al la aliaj...
- Kaj... Ĉu tio estas grava? Ĝi estas malsimila, ĉar ĝi devenas el alia raso. Iu lasis ĝin tie ĉi por paŝtiĝi... La greso estas verda kaj freŝa. Vidu! Krom tio, estas rosaj gutetoj, ĉu vi vidas?
- Bone... Mi iros kaj atendos vin por iri kune al la lernejo, post la tagmezo! Sed, zorgu por ne alproksimiĝi al la ĉevaleto, ĉu bone?
Karleto eĉ ne aŭdis la voĉon de Georgo.
Li alproksimiĝis al la ĉevaleto, kiu ridetis delikate...
- Ho! Mia ĉevaleto! Kiel vi povas aperi en miaj sonĝoj kaj tuj aperi ĉi tie, tiel proksime kaj vere?
La ĉevaleto henis kaj iu ideo venis al la kapo de la knabo.
- Ĉu mi povas rajdi sur vi? - demandis Karleto.
- Rimarku! Mi nur havas 20 kilogramojn. Mi estas maldika, kaj mi pensas, ke vi povas subteni min...
La ĉevaleto alproksimiĝis kaj mallevis sin obeeme...
Karleto ne detenis sin, kaj ĝojege li rajdis sur la bela ĉevalo, kiu foriris rapidege sur la kamparo, sur la deklivoj, forĵetante kolorajn fajrerojn en la aero...
- Ho! Kiom da plezuro! Mirindaĵo! Se mi rakontos tion al “Go” li ne kredos...
La ĉevaleto ŝajnis flugi - kaj jen Karleto inter multaj nubetoj, blankaj, malgrandaj, kiuj flirtiĝis; birdetoj, sur la branĉoj de la arboj, kantis belan melodion...
Malsupre en la valo, la floroj ŝajnis rideti, ĝojaj, kaj balanciĝis delikate sur sia foliaro.
- Mirindege! - ekkriis Karleto, feliĉa pri la vivo!
- Tio estas sonĝo, devas esti sonĝo! Sed mi ne volas vekiĝi!
La ĉevaleto henis, saltetante aeren. La knabo rimarkis, ke tiu loko malsimilas al lia urbo - ĝi ŝajnas gaja kaj feliĉa; la homoj, la bestoj, la plantoj...
Estis agrabla parfumo en la aero.
La ĉevaleto ĉirkaŭiris kaj malsupreniris, iom post iom, ĝis ĝi atingis la verdan grenon sur la monteto, kie ĝi antaŭe prenis la knabon.
Karleto komprenis, ke li devus iri hejmen kaj la ĉevaleto iris salteante ĝis ĝi malaperis en la nubojn, forĵetante steletojn kolorajn en la aero. Karleto sopiris...
- Vekiĝu! Vekiĝu, mia filo! Jam estas la horo por iri al la lernejo! - vokis lia patrino senpacience...
Karleto malfermis la okulojn kaj pensis:
- Bedaŭrinde! Tio estis sonĝo mem!
Li stariĝis kaj kuris al la korto. Tie malproksime, li vidis la lumantajn kaj ĝojajn floretojn, kiuj kovris la tutan monton...
- Ne estis sonĝo! Ja ne estis! Iun tagon ni renkontiĝos denove, mia magia ĉevaleto!...
Kaj tiel pensante, li iris rapide por trinki la kafon, brosi la dentojn kaj iri al la lernejo, tre feliĉa, tre ĝoja...
Ĉiuj surpriziĝis, kiam li vidis Karleton tiel kontentan kaj atenta al la lecionoj. Eĉ la instruistino laŭdis lin:
- Karleto, kio estas tiu ĝojo? Ŝajnas al mi, ke vi gajnis la grandan loteri-premion!...
- Mi gajnis, vere, instruistino!...
Karleto ridetis kaj palpebrumis al Georgo - kaj ambaŭ ridetis feliĉaj...
—
Fonto: Libro ”La Magia Ĉevaleto”.
Aŭtorino: Elma do Nascimento.
Rio de Janeiro - RJ. Brazilo
1a Eldono - 1996.
Eldonisto: KKE.