BEJO organizas la unuan renkontiĝon de brazilaj esperantistaj junuloj

Brazila Esperantista Junulara Organizo malfermis la aliĝoperiodon por la Unua Renkontiĝo de Brazilaj Esperantistaj Junuloj. La tiel nomata Nova 2010 okazos en la urbo Charqueada, en Ŝtato São Paulo, de la 5-a ĝis la 9-a de januaro. Laŭ notico publikigita en la esperantista gazetaro, la evento sekvos la modelon de eŭropaj junularaj aranĝoj. Pliajn detalojn ĉe la adreso www.bejo.esperanto. org.br.

Spiritismo alvenas al Estonujo pere de esperanto

Pli kaj pli esperanto helpas la disvastigadon de la konsolanta mesaĝo de la Spiritisma Doktrino. Spiritismo alvenas al Estonujo pere de esperanto. La esperantisto August Kilgilt ellaboris hejmpaĝon cele al la diskonigado de la verko kodigita de Allan Kardec. La tekstoj, skribitaj en la tiea idiomo, estis tradukitaj de libroj publikigitaj en esperanto en Brazilo. Krom la kvin fundamentaj verkoj de Kardec, la vizitonto disponigas de artikoloj kaj ligiloj al paĝoj de brazilaj spiritismaj institucioj, kiuj pritraktas esperanton, ekzemple Edonejo Lorenz. La adreso de la hejmpaĝo estas www.spiritism. ee.

Cento da homoj partoprenas de regiona esperanto-kongreso en Brazilo

De la 10-a ĝis la 12-a de oktobro okazis en la urbo Baŭru la 4-a Esperanto-kongreso de Ŝtato São Paulo. Ĉirkaŭ 110 homoj partoprenis. Ĉeestis ne nur kongresanoj el Ŝtato São Paulo, sed ankaŭ el Minas Gerais, Rio Grande do Sul, Paraná kaj Rio-de-Ĵanejro. La loka gazetaro publikigis raportojn pri la evento. En la venonta jaro la kongreso okazos en la urbo Piracicaba.

Vinilkosmo eldonas novajn diskojn

La esperantista diskoeldonejo Vinilkosmo anoncis la eldonon de novaj titoloj. Gesinjoroj Ĵomart kaj Nataŝa publikigis la kompaktan diskon Ĵomart’s Studio. La paro ankaŭ disvastigas la unuan KD-n de sia filino, Carina. La ensemblo Kaj Tiel Plu propagandas sian novan verkon. La grupo Espo-Despo promesas epokofari per novaj muzikaj teknikoj. La direktoro de Vinilkosmo, Floreal Martorell, vetas la sukceson de la unua disko de Kapriol kaj Tone. La tuta katalogo de la esperantista diskoeldonejo troviĝas ĉe la adreso www.vinilkosmo. com.

UEA disponigas filmojn ĉe interreto

Universala Esperanto-asocio disponigis pli da aŭdovidaj materialoj ĉe interreto. Krom la televidĵurnalon UEA Viva, la institucio prezentas arkivajn filmojn. Temas pri dokumentaj kaj informaj filmoj koncerne al esperantistaj eventoj, kiuj okazis laŭlonge de la 20-a jarcento. Elstariĝas la raporto pri la universala kongreso de 1987, omaĝe al la centjariĝo de esperanto. La filmoj estas videblaj ĉe la hejmpaĝoj YouTube kaj Ipernity.

150-jariĝo de Zamenhof estos temo de esperantista renkontiĝo en Rio-de-Ĵanejro

En la 22-a de novembro okazos la Esperantista Renkontiĝo de la Okcidenta Regiono de Rio-de-Ĵanejro. La ĉefa temos estos la 150-jariĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof. La aranĝo havos lokon en la kvartalo Bangu. La programaro etendiĝos de la 10-a ĝis la 17-a horo. Detalojn per la retpoŝta adreso ekor.esperanto@ yahoo.com. br.

Gaŭcha Esperanto-asocio havas novan estraron

Gaŭcha Esperanto-asocio havas novan estraron. Reinaldo Zaghetto estis eletika la nova prezidanto. Olavo Faustino estas la vic-prezidanto. César Dorneles Soares kaj Marilia Marques Rocha estas, respektive, la unua kaj la dua sekretarioj. La sidejo de Gaŭcha Esperanto-asocio troviĝas en Rua dos Andradas, 1251 – sala 101, en la urbocentro de Porto Alegre.

LBV eldonas novan numeron de Bona Volo

Legio de Bona Volo publikigis la 65-an numeron de la revuo Bona Volo. La ĉefa artikolo pritraktas la 150-jariĝon de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Elstariĝas ankaŭ la raporto pri la partopreno de LBV en la ĵus finiĝinta Universala Kongreso de Esperanto kaj la artikolo verkita de Paiva Netto pri la internacia financa krizo. Bona Volo legeblas senpage ĉe la adreso www.boavontade. com.

Reprezentanto de UEA vizitis Kubon

Universala Esperanto-asocio sendis reprezentanton al Kubo. La sekretario Clay Magalhães vizitis la ĉefurbon, Havano, por oficiale komenci la preparajn laborojn de la venonta UK. Magalhães kunsidis kun la estroj de la kuba esperantista movado kaj inspektis kelkajn lokojn, kie okazos la evento. La tiea gazetaro sciigis la publikon pri la vizito. Oni kunvokis gazetaran konferencon. Aliaj informoj troveblas ĉe la adreso www.esperanto- cuba.org.

Informis: Fabiano Henrique