Hodiaŭ posttagmeze okazis en “Universidade Federal Fluminense” (Federacia Universitato de ŝtato Rio-de-Ĵanejro) la defendo de tezo de nia samideanino Maria Nazaré Laroca.
En la kvinmembra ekzamena podio partoprenis nia samideano José Passini, kiu estas eksprofesoro kaj eksrektoro de Federacia Universitato de Juiz de Fora kaj nuna prezidanto de BEL. Du el la aliaj ekzamenantoj estis alilandanoj (germano kaj franco). La temo elektita de Nazaré temis pri Esperanto:“O caráter tempo-verbal dos aspectos em esperanto”.
Ĉe la fino unu el la ekzamenantoj, kiu ankaŭ estas profesorino de alia Federacia Universitato kaj prezidantino de Lingvistika Asocio invitis Nazaré por organizi esplorgrupon ene de la universitato por pritrakti Esperanton kaj ankaŭ por organizi enkondukan kurson de Esperanto, kadre de Lingvistika Kongreso pri la portugala lingvo, kiu okazos venontjare en Niterói.
Alklaku sube kaj aŭdu la muzikon FLORO KAJ PAPILIO (tria trako el la KD Bahia de Ĉiuj Sanktuloj).
Okaze de la fermo de la UK en Bialystok, la eldonejo Vinilkosmo ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi 2009, ankaŭ nomata “esperantista pacpremio”, ĉar ĝin oni donas pro agado, kiu antaŭenigas internacian amikecon kaj pacon. Vinilkosmo kontribuas al tio per muzikaj rimedoj – tiel rezonis la estraro de UEA.
La premio konsistas el diplomo, kiun transprenis en Bialystok Jeanne-Marie Cash por transdoni al la respondeculo de Vinilkosmo kaj Eurokka en Donneville (Toulouse / suda Francio / Okcitanio). Krome, la premio konsistas el la sumo de 2000 eŭroj, kiujn Vinilkosmo dediĉos por financi kaj novan projekton de albumo de esperantista artisto kaj, tra Eurokka por financi esperantan artistan programadon kadre de turneo aŭ kultura aranĝo aŭ festivalo en la venontaj monatoj.
La tuta teamo de Vinikosmo/Eurokka dankegas la UEA-estraron pro la atribuo de la premio kaj akceptas kun granda plezuro kaj honoro tiun premion kiel agnosko al la 21-jara Esperanta muzika agado kiu strebas kontribui al paco kaj interkompreniĝo en la mondo per Esperanta muzika kulturo.
Fotoj videblas en la blogo ĉe
http://vinilkosmo.ipernity.com
Floreal Martorell (Flo)
respondeculo de Vinilkosmo kaj de Eurokka
http://www.vinilkosmo.com
Por legi kaj ĉefe rigardi fotojn pri la Instituto Zamenhof en Lome, Togolando, nepre vizitu la retpaĝaron
http://www.internacia-gazeto.com/lernejo-zamenhof/tabelo.htm
Ĉi-semajne efektiviĝis la 91-a sendo de la kampanjo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj “Esperanto en la bibliotekojn”. Ĉi-foje la elektita biblioteko estis “Biblioteca Pública do Estado da Bahia”, al kiu oni sendis la jenajn verkojn:
- Doutor Esperanto, de Walter Francini;
- Bilinguismo: Utopia ou Solução?, de José Passini;
- Esperanto Conversacional, de Jair Salles;
- Oportuna Poŝvortaro, de Sylla Chaves;
- Inocenta, de Alfredo D' Escragnolle Taunay;
- Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso, de Sylla Chaves kaj Neide B. Rêgo;
- La Magia Ĉevaleto, Elma do Nascimento;
- Vivoj Sekaj, de Graciliano Ramos;
- Homaranismo, a Idéia Interna, de Délio Pereira de Souza;
- La Rompitaj Flugiloj, de G.Kalil Gibran.
Ekde la komenco de la kampanjo en Julio 2001, estis donacitaj pli ol 900 libroj al 80 brazilaj kaj 11 alilandaj bibliotekoj danke al la malavaro de deko da brazilaj esperantistoj, kiuj regule kontribuas por iu fonduso tiucele kreita. Daŭre administras la kampanjo Aloísio Sartorato kaj Maria das Graças Carâp.
Oni jam povas aŭdi la duan programon de PLANEDO ESPERANTO, gviditan de s-ano Carlos Silva kaj rekomenditan de s-ano James Piton. Ĝi estas tre bona kaj agrabla. Se vi ŝatas muzikon en Esperanto, bonan muzikon, ne perdu la ŝancon kaj nepre aŭdu ĝin. La elekto de la muzikoj estas tre trafa kaj la tuta sinsekvo de la dulingva programo estas inteligente farita. Por aŭdi ĝin, alklaku sube. Jam estas disponeblaj du programoj:
http://soundcloud.com/planedo-esperanto
Alklaku sube kaj vizitu la retejon “Esperantaj retfilmoj”, kiu disponigas al vi por spektado pli ol 100 video-filmetojn parolatajn en Esperanto:
http://esperantretfilmoj.blogspot.com/
La blogo ESPERANTO Lingvo Internacia, organizata de Ângela Faria, el Juiz de Fora, estas daŭre aktualigata. Vizitu ĝin!
Karaj geamikoj:
Ni planas okazigi 10-tagan instruadan seminarion en urbo Taiyuan, Ĉinio, en julio aŭ aŭgusto 2010. La celo esta por altigi E-nivelon de la ĉinaj E-instruistoj.
Por ke kreu bonan etoson de E, ni volas varbi volontulojn el alilandoj. La volontuloj devas esti spertaj en instruado de Esperanto. Dum la restado de la seminario, ili ne bezonas pagi por la manĝaĵo, loĝejo. Tio estos senpagaj. Tamen ili devas mem pagi por la biletoj al kaj de Ĉinio.
Se iu volus vojaĝi al alia urbo, ni povus aranĝi por li.
Bv. dissendi ĉi tiun mesaĝon al viaj geamikoj.
Koran dankon.
Amike via:
Arko
Prezidanto de ILEI-Ĉinio